Mistikismo rejna-flandra

Mistikismo rejna-flandra,[1] foje tiel nomata mistikismo domenikanagermana mistikismo, estis mistika-kristana movado de la Malalta Mezepoko, aparte grava ene de la Ordeno de la Fratoj Predikantoj kaj en Germanio. Ankaŭ se ĝiaj originoj reiras al Hildegard de Bingen (1260-1328), la rejna mistiko estis ellaborita kaj proponita precipe de Majstro Eckhart, Johano Taulero kaj Henriko Suso. Aliaj gravaj tielpensantaj mistikuloj estis Rulman Merswin, Margareta Ebner kaj mezepoka grupo de la Amikoj de Dio [1].

Ofte tiu movado ŝajnas alestigi pozicion kontraŭan al tiu de la skolastikuloj kaj al tiu de la tradicia germana teologio, sed ĝuste pri tiu kontraŭeco ankoraŭ oni debatas. Se, tamen, konsideri ke tiu “mistika movado” antaŭas la reformacion, la “kontrasto” akiras evidenton. Ekzemple la uzo de la nacia vulgara lingvo metas, laŭ iuj, en neta kontrasto kun la latino, pratike deviga, de la skolastikuloj, kaj la pligranda atento pri la laikeco kontrastas kun la pli sakramenta interpreto de la tradicia Eklezio: elementoj tiaj kiuj estos reprenataj kaj profite transformigitaj de Marteno Lutero.[2]

La mistiko germana povas esti vidita ankaŭ kiel praktika aplikado de la skolastikismo. Pli konata pro siaj famaj predikoj en la germana, Majstro Eckhart verkis ankaŭ en la latina longan filozofian eseon pri la samaj temoj de sia “germana” mistikismo. Iuj interpretistoj lin konsideris tomisto rimarkinde ortodoksa, kies mistikismo devenas de la oficialaj tradiciaj instruoj, ankaŭ se ene de idiosinkrazioj kaj ekĉesoj propraj de la lingvaĵo de Eckhart.

  1. Louis Cognet (a cura di Marco Vannini), Introduzione ai mistici renano-fiamminghi, Cinisello Balsamo, San Paolo, 1991. ISBN 88-215-2059-5; ISBN 978-88-215-2059-4.
  2. Tamen, pri la uzo de vulgaraj lingvoj tiuj jam uzitis en la tradukitaj Biblioj. Vidu ĉe Nicola Malermi

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search